Nova jaro (Pola Esperantisto, Januaro 1909)

Novan turnon ĵus finis la tempo,Freŝan paĝon komencas homaro,Fermis pordon la vivo pasinta,Nin alvokas al ag’ nova jaro.

Ĉu pesante la lastan rikolton,Per malĝoj’ ni plenigos la koron,Ke ne dece ni portis standardon,En batal’ al ni mankis fervoro?

Aŭ fiere ni levos la frunton,Rigardante la fruktojn kun ĝojo,En la koroj sentante la flamonKaj la forton ne fali sur vojo?

Gaje sonas responde tintiloj,Bruas venke standard’ kun fiero,Super mi ĉiam lumas la stelo,Klara, brila, la stel’ de l’espero.

Ĝoje festas amika tendaroJaron venkan post pena laboroKaj al nova pretiĝas nun vojoPor daŭrigi batalon kun gloro.

Nova jaro, malfermu do pordon,Al ni vojon ne baru al celoNe timigos nin tondroj, ventegoj,Ĉar espera kondukas nin stelo!

Comentarios

Cargando comentarios…