Anĝelo

Traducido del ruso por V. Devjatnin

Fundamenta Krestomatio (1903)

En mezo de nokto, en blua ĉielo,Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en iradoAtentis kun ĝojo je l' sankta kantado.

Li kantis feliĉajn, neniam pekantajnSpiritojn, kun Di' en ĉielo loĝantajn;Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera—Kaj lia laŭdado ne estis malvera.

Animon tre junan en brakoj li tenis;En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.Kaj sono de l' kanto en juna animoRestadis sen vort', sed kun viva estimo.

Tre longe en mondo ĝi estis premata,Je revo mirinda pri Di' plenigata!Kaj ŝanĝi la kanton de l' sankta sinceroNe povis por ĝi ĉiuj kantoj de l' tero.

Comentarios

Cargando comentarios…