Gudulo
Traducido del sueco por Jln
1 - 2.
Gudulo, plej blanka fratinosur la tuk' de l' Meĥlena altar',funebro min igis malsana,jam ne sentas min ĝojon de l' viv'.La vino de l' tagoj pasintajnun jam gustas absinte sur lang'!Aŭskultu min tial, vi dolĉa,kun fratinoj en dolĉa rondet'.Elsangis piedoj la miajpuŝiĝintaj al ŝtonoj de l' voj';la vantaj deziroj laciĝisen pekemaj la korp' kaj anim'.Jam kiel frostita torentotrankviliĝis nun mia prudent'!Do aŭdu, knabino brilanta,en de brilaj knabinoj la vic'.
3 - 4.
Vi venu sur luna radioen la ĉambron de mia ripoz',kaj, kiel la suno pejzaĝon,min lumigu per via ridet'.Dormigu la kanto la koron,la konscion vi kantu al dorm',Gudul', virgulino senkulpaen egale senkulpa aret'.Vi, kiel la pluvo la teron,min moligu per via kantad',plej bela fratino el ĉiujsur la sankta Meĥlena altar'.La frapojn de la mort' vi dolĉigaskaj konsolon vi donas por viv',Gudul', junulin' radiantaen lumanta fratina la ĉen'.
Comentarios
Cargando comentarios…