La tombo kaj la rozo

Traducido del francés por Antoni Grabowski

El Parnaso de Popoloj

La tombe dit à la rose:— Des pleurs dont l'aube t'arrose

La tombo diris al la rozo:"El rosaj larmoj, sen ripozo,Vi kion faras, ama flor'?"La roz' al tombo por rediro:"Vi kion faras el akiroNutranta vin je ĉiu hor'?"

La roz': "En ombro, tomb' malvarma,Mi faras el la roso larmaAromon ambran, de miel'".La tombo: "Mi, ho flor' plendanta,El ĉiu la anim' venantaAnĝelon faras por ĉiel'!"

Comentarios

Cargando comentarios…