Tri Budrisoj

Translated from Polish by Antoni Grabowski

El Parnaso de Popoloj

Stary Budrys trzech Synów, tęgich jak sam Litwinów,

Na dziedziniec przyzywa i rzecze.

◡◡—◡ | ◡—◡ || ◡◡—◡ | ◡—◡◡◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡

Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,Sur la korton alvokas tri filojn:„Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn,Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.

Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondoAl ni Vilno trumpetos ordonojn:Olgerd falos Rusujon, Skirgel iros PolujonPrinco Kejstut atakos Teŭtonojn.

Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;Litvaj dioj konduku vin, benu!Por la vojo utila, bona vorto konsila:Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.

Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturiKontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta;Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,En amasoj la rublo sonanta.

Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali:Pereadu Krucistoj—hundfratoj!La sukcen' tie ora, drapo mire kolora,Briliantoj en pastraj ornatoj.

Tria post la Njemeno, en Skirgela la treno,Nur malriĉan akiron li trovos;Tie inda nur havo: bona ŝildo kaj glavo,Kaj Polinon kunpreni li povos.

Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!Gajaj, kiel la junaj katetoj;Nigra brovo, la vango — kvazaŭ lakto kaj sango,La okuloj — brilantaj steletoj.

El Poluj', mi junaĝa, batalanto kuraĝa,Antaŭ jaroj alportis edzinon...Jam ne batas la koro — kun malĝojo, doloro,Rememoras mi vian patrinon”.

Comments

Loading comments…