Finita laboro

Translated from Russian by Antoni Grabowski

El Parnaso de Popoloj

Mig vaĵdjelennyj nastał. Akonĉen moj trud mnogoletnij.Ĉtoĵ njepanjatnaja grustj tajno trjevoĵit mjenja?

—◡◡—◡◡—◡ || ◡—◡◡—◡◡—◡—◡(◡)—◡◡— || —◡◡—◡◡—

Venis moment' dezirita. Laboro multjara finiĝis.Kial per stranga malĝoj' maltrankviliĝas la kor'?

Ĉu mi, la verkon fininte, nun staras dungat' malnecesa,Jam pagita por ĝi? fremda al nova labor'?

Aŭ mi domaĝas laboron, silentan kunulon de l' nokto,Anon de l' hejma diar', anon de l' ora Aŭror'?

Comments

Loading comments…