Pepito vizitas la preĝejon

Translated from Swedish by J.U-d

Sin ornaminte por matena preĝ'Pepito sentas ne realan ĝojon;tro longe ŝi aŭskultis serenadon,sidante en vesper' sur la balkon'!Kun silka ŝtrump' sur belan tibikarn'kaj haramas' en plektoj katenita,por indulgema igi la sanktulonnun iras ŝi; bruetas silka rob'!

La polvo de pek' tuj forviŝiĝasde la flugilo blanka. De l' kusenola signon de l' genu' forsternas ŝi.

Ĉu iu juĝus ŝin je pentofaro?Tuj la sanktul' pardonis ŝian kulpon...Al juna pastro ja ne mankas kor'!

Comments

Loading comments…