La elmigrantoj
Li lasis min, esperoplena kaj kuraĝa,(Ho la ventet’ somera ekĝemanta)"Ĉe la transmara land’ mi trovos okupadon,Kaj baldaŭ, post alveno via, eĉ riĉecon."Li skribis, "Land’ nebela estas kaj sovaĝa,(Ho forta vento de l’ aŭtun’ blovanta)Sed mi laboron dolĉan havas kaj sanadon;Rapidu do, kaj al mi portu la belecon."Tremante mi alvenis, post danĝer’ vojaĝa,(Ho la ventego vintra nun muĝanta)Sed nur en Nevidebla Land’ kun li vivadonMi trovos, kaj la nun perditan feliĉecon.
Comments
Loading comments…