Muŝofiŝobirdoratokatohundo

Mi foje havis muŝon;Tre bona kaj tre saĝaĜi estis, kvankam juna,Nur unutagoaĝa.Okazis ke en akvonĜi falis, je l’flugado,Kaj mia ora fiŝoĜin kaptis por manĝado.Kaj tiam la naturoDe mia fiŝ’ ŝanĝiĝis;La muŝon englutinte,Ĝi muŝofiŝo iĝis.Post tio mia birdo,Belega sed manĝema,La muŝofiŝon manĝisSen penso kompatema.Kaj mia kara birdoPost tia buŝotuŝo,Ne estis simpla birdo,Sed birdofiŝomuŝo.La birdofiŝomuŝoFlugilojn siajn batis,Kaj tiam mia ratoEkvidis, kaj malsatis.La gusto de l’flugilojTre plaĉis al palato;Kaj mia rato iĝisMuŝfiŝobirdorato.Ho ve! ekzempl’ malbona!La kato, al oranĝoSimile, tiam pensisPri gusta vespermanĝo.La raton tuj li kaptis,Kaj mi, de tiu dato,Deviĝis lin eknomiMuŝfiŝbirdratokato.Sed baldaŭ li mortiĝis,Ĉar mia hundo bravaEkdiris, post pripenso,"La kato estis prava."Kaj tial, unu tagon,Li, per dentega vundo,Mortigis lin, kaj restisMUŜFIŜBIRDRATKATHUNDO.

Comments

Loading comments…