Versaĵo pri Amo
Versaĵo pri Amo.
Kiam lunradioj dancisSur la maro orienta,Ĝis la vasta oceanoŜajnis nur spegul’ arĝenta;Iuj, kiel vojaĝantojLacaj, sur la supro haltis;
Iuj, hejmen sopirante,En ĉielon ree saltis;Sed aliaj, pli kuraĝe,Kiel infanar’ sen timo,Subakviĝis kaj sin kaŝisSur la roka marpavimo,Kie ili refariĝisBriletanta lunetaro,Perloj el arĝenta lumo,La trezoro de la maro,Serĉu ilin, se vi volas,Kaj se perloj vin konsolas;Sed ne estas la trezoroIli por malgaja koro.
Ankaŭ ĉar la ter’ profundaNigra estis, sen koloro,la stelaro ĝin rigardisSimpatie kun doloro;Kaj rapidis la radiojDe la suno, de la steloj,Por ornami la dezertonKaj ĝin semi per juveloj.Or’, topazo kaj smeraldo,Diamanto kaj rubeno,Tie loĝis kaj briladisKiel floroj en ĝardeno.Dum miljaroj ili restis,Helaj lampoj en karcero,De la supra mond’ kaŝite,La trezoroj de la tero.Se vi serĉi ilin povosEble vi per peno trovos;Sed ne estas la trezoroIli por malgaja koro.
Jen juvel’ alia kuŝasNe en malproksimaj lokoj,Nek kaŝite sub la ondoj,Nek dormante en la rokoj;Ĝi trezor’ mirinda estas,Naskiĝinte en ĉielo,Pli valora ol la lumoDe la sun’ aŭ ia stelo.EN la homa koro vivasFajro el la dia flamo,La trezoroj el trezorojKies nomo estas Amo.Tiu estas la juveloKiun ĉiu koro tenas;Eĉ malforta kaj timema,Ĝi la tutan mondon benas.Amon serĉu per laboro;Amon gardu kun fervoro,Amo estas la trezoroPor ĝemanta homa koro.
(el »Kataluna Esperantisto«.)
Comments
Loading comments…