Mia estrino
Translated from Italian by Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
(El Dante Alighieri.)
Tanto gentile e tanto onesta pareLa Donna mia quand’ ella altrui saluta.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —◡
Aperas jen, modeste kaj ĝentile,Estrino mia kun la gest’ saluta;Tremante ĉiu lango iĝas muta,En bril’ okuloj klinas sin humile.Sentante laŭdojn, iras ŝi trankvile,De l’ honesteco envestite tuta,Sur teron kvazaŭ ĉielalto krutaFluigis mirindaĵon perflugile.Kaj ŝi afable donas por admirojDolĉecon tian per okul’ al koro,Ke tiu nur ĝin konas, kiu provas;De ŝiaj lipoj sin karese movasSpireto ama, plena de favoro,Ke diras al anim’: „Al mi, sopiroj!“
Comments
Loading comments…