Annabel Lee

Translated from English by Rhodes Marriott

de Edgar Allan Poe.

(Ĉi tiu traduko gajnis la unuan premion en klaso 3 de nia “Nova Literatura Konkurso.”)

Antaŭ multe da jaroj, en reĝoland’Ĉe la maro, sciu vi,Ke loĝadis tre bela virgulin’—La aminda Annabel Lee—Kies sola pensad’ estis ami minKaj esti amata de mi.Mi nur infan’ kaj ŝi nur infan’En reĝlando tiu ĉi,Amadis kun am’ pli profunda ol am’Mi kaj Annabel Lee;Kun am’ tiel granda, ke eĉ la serafojEnviemiĝis al ni.Kaj jen do la kaŭz’—antaŭ tre longa temp’En reĝlando tiu ĉi—Ke vento elblovis el nub’ kaj mortonAlportis al Annabel Lee.Venis do ŝia altranga parenc’Kaj portis ŝin for de mi,Por entombigi izola ŝinEn reĝlando tiu ĉi.L’anĝeloj, ne tiel feliĉaj ĉiele,Sentadis envion al ni—Jes! tial okazis (kiel scias homar’,En reĝlando tiu ĉi),Ke la vento elvenis el nokta nub’,Morton portante al Annabel Lee.Sed mi amis kun am’ pli potenca ol am’De homoj pli aĝaj ol ni—De multaj pli saĝaj ol ni—Kaj nek la anĝeloj en alta ĉiel’,Nek demonoj malsupre de ni,Povos iam disigi de mia anim’La animon de Annabel Lee:Ĉar ne brilas la lun’ ne portante al miBelajn sonĝojn pri Annabel Lee;Kaj kiam ajn stel’ levas sin en ĉiel’Mi ekpensas pri Annabel Lee;Do, tra tuta la nokt’ apud ŝi—karulin’—Kiu estas viv’ mia kaj kara edzin’,Kuŝas mi en tombeg’ tiu ĉiĈe la mar’ kie dormas ŝi.

El angla lingvo tradukisRhodes Marriott.

</poem>

Comments

Loading comments…