Homa doloro (1905)

I

En ĉambreto sub alta tegmentoLoĝas ia malriĉa kaj pia,En konstanta zorgado, turmento,Laborema grupet’ familia.Patro kudras, patrin’ — lavistino,Filo iras «saĝiĝi» lernejon,Gajigilo — la juna filino,Juna floro — foriris tombejon.Juljan’ lernas fervore, obstine,Kaj lin nepra instigas deziro:Fini laŭde lernejon kaj fine —— Kuracisto!… ha, reva akiro!…— Ni ne loĝos jam sub la tegmentoEn konstanta malsato, doloro —Kiam venos la ĉarma momento,Kiam fine mi estos doktoro.— Mi ne flikos, revadis la patro,En la kaĝo pro dunga la pago —Min amuzos vespere teatro,Kaj mi dormos, promenos je l’tago…— Per lavado mi ne turmentiĝos,Revis dolĉe maljuna patrino, —Vi sendube tre riĉe edziĝosKaj la nepojn lulados — avino…Venis tempo benita — JuljanoFinis laŭde lernejon feliĉa.Kiel tamen la subtegmentanoPlu daŭrigos — sen mono, malriĉa?Dum lin premas kruela suferoSubtegmenton eniras poŝtisto —

Ia mona surpriza letero«Por Juljano, la gimnaziisto»…«Prenu helpon, junulo bonmora,Lernu ĉiam fervore Juljano,Estu ĉiam por homoj favora,Kaj honesta, utila regnano…»Ree lernas Juljan’, diligente,Lin la sankta flamigas nun sento:Ŝuldon sian redoni procenteĴuris juna, malriĉa studento.Jen la sonĝo jam efektiviĝis:Li ricevis diplomon honoran.La plenumo de l’ĵur’ proksimiĝis —Li praktikon komencis doktoran.Ni forlasu sinjoron JuljanonKun malriĉa la tri’ familia,Tiun rondon la subtegmentanan,Kaj min sekvu al flanko alia.

II

En salonoj de riĉa nobluloGranda estas hodiaŭ soleno —Lukse festas la patro riĉuloNomotagon de sia Heleno.Servantaro rapidas bruante,Salutante la gastojn humile,La magnato la pordon konstanteRerigardas sen ĉes’ maltrankvile.Gastoj venis en plena kunveno,En pokaloj jam ŝaŭmas la vino,Mankas sole kaprica Heleno —

La belega de l’fest’ heroino.Patro tondras, la servantinaroKuras, serĉas kaj vokas fraŭlinon,Murmuretas signife l’gastaroKaj kondamnas la kapriculinon.Patro tondras, malbenas la mondon,Vane gastojn amuzi li penis,Servantaro alportas respondon:— Ŝi el urbo ĝis nun ne revenis.Fine diris Mari’ vartistino:— Ŝi el domo vespere foriris,Ĉar la tagon de l’nomo fraŭlinoUtiligi — alie deziris.Kial ŝi do sen gard’, senpermese —Ekkriegis magnato kolere —Malagrablajn surprizojn senĉeseAl mi faras je l’tag’ kaj vespere?…— Mia bona Helen’ — dorlotino —Diris larme maljuna Mario —Estas inda infan’ de l’patrino,Ho, benadu kaj gardu ŝin Dio!…— Malbenita, ho, estu l’riĉeco,Kiun mi de la sort’ ekposedis!Malbenita centfoje — la eco,Kiun ŝi de l’patrino heredis!…La patrino la saman kutimonHavis ĉiam por tiu bastardo,Kompateman ŝi havis animon,Tien ankaŭ iradis sen gardo.Mi ne estas ja mem sen animo,Ne forgesas ja mi malriĉulojn,Sed ne ĵetas mi monon sen limoKaj ferminte prudenton, okulojn!…

Kial do la mortinta patrinoLa bubinon kun si kuntrenadis?Ha, en bona lernejo filinoLa strangaĵojn kapable lernadis!…En salonoj jam lum’ estingiĝis,Patro sorton riĉulan malbenis,La gastaro jam hejmen foriĝis,Kaj Heleno ankoraŭ ne venis.Servantaron en urbon elsendisLa riĉul’ maltrankvila sincere,Kaj la signon li vane atendis:Tri ekkrakojn de l’vip’ el ekstere.Fine antaŭ dekdua la horoTri vipkrakoj disŝiris l’aeron…Kaj jen premas ŝin patro al koro,Forgesinte l’antaŭan koleron…Nun deiru ni mondon mizeran,Kie l’suno malofta gast’ estas,En kelmondon sufokan, subteran,Kie ĉio — doloron atestas.

III

— Ho, ne timu, kaj sen abomeno,Kapon iom defleksu, sinjoro…Jen kulisoj de la vivoscenoKun surskribo — «La homa doloro».Nun rigardu atente… jen kuŝasMaljunulo malsana sur tero.Lin ja morto tombejon enpuŝas,Tamen lin ne forlasas espero:— La doktoro, la patr’ nia bona

Veni ree al mi donis vorton,Kaj sendube la vivo ĉifonaNe foriĝos kaj venkos la morton.Ĝuste venas la «patro» — doktoro,Ĉirkaŭita de malriĉeguloj.Ĉiu lin kun sincera adoroSalutadas per gajaj okuloj.— Bonan tagon amikoj kelanoj,Dank’ al Dio en sano, gajeco?Korsaluton por vi tegmentanoj,Rememoro de la infaneco!…Nun, vi, avo?… ho, kora gratulo! —Ĝoju — venkis ni fine malsanon!…Ĉifonulo kun larm’ en okuloFlame kisas la «patron» en manon.— Bone, bone… Morgaŭan la tagonVi pasigu ankoraŭ en lito . . .Ha… ne provu al mi doni pagonPor ne mia — por Dia merito.............Jen patrino… ŝi super luliloBruston donas al sia infano.Sed sekiĝis patrina nutriloDe malsato kaj daŭra malsano.Jen subite la pord’ de la keloTute larĝe kun bru’ malfermiĝas.Ia juna fraŭlin’ — aŭ anĝelo —Al virino rapide aliĝas.Ĉirkaŭita de ĉifonularo,Panon, monon ŝi donas kaj vinon,Kaj rapide kun la sekvantaroŜi forlasas la kelon, virinon —— Plu amikoj, min sekvu senbrue,

Kontentigu hodiaŭ ni ĉiun,Rapidiĝu — jam estas malfrue —Ni hodiaŭ forgesu neniun.Kaj forkuris ŝi, multebenataDe kelanoj kaj subtegmentanoj,La anĝelo-zorgant’ diigataDe la patroj, patrinoj, infanoj…Nun leganto, sufiĉe por nune?Ni forlasu la mondon teruran,Ekfreŝiĝu kaj iru ni kuneRee — l’mondon pli luman, pli puran.

IV

Post la nokta, skandala la scenoLa magnato paŝegas kolere,Kaj por sia senbrida HelenoLi riproĉojn pretigas severe.— Mi… mi diros, ke ŝia obstinoKaj la stranga mor’ ŝia — troiĝas,Kaj por patro maljuna en finoĜi jam tute neelportebliĝas!Mi… mi faros riproĉon, skandalon!…Ŝi detruas plej belajn la revojn! —Ŝi mokigis hieraŭ la balon,Ŝi filinajn forgesas la devojn!…Murmuregus magnato sen fino,Pretiĝante al tiu ĉi «sceno»,Se la ĉambron — la krimuletino,Ne enirus — la peka Heleno.— Vi malbona, senkora infano!Vi ĉagrenas min, patron, konstante

Pro la fremda mizera kelanoMin, la solan, en dom’ forlasante!…— Kara patro, forlasu koleronKaj severan mienon, domaĝon,Ankaŭ kaŝu vi la malesperon,Kaj min kisu trifoje vizaĝon.— Jam dek-naŭa finiĝis ja jaro!Videbligas ja sian favoron,Glora princo, la riĉa najbaro —Vian manon li petas kaj koron!— Princon tiun, patreto, rifuzu,Kaj ne ĝemu li vane, envie —Sian monon, titolon li uzuPor alia fraŭlino — alie.Mi por mi mem elektos amaton…Sed hodiaŭ ni ŝanĝu la temon.Mi hodiaŭ ne iros la straton,Ĉar… kapturnon mi sentas kaj tremon.Nun pro ŝia tre stranga mieno —Jen ruĝiĝis ŝi, jen ŝi paliĝis —Pro l’suspekta humor’ de HelenoPatro multe ekmaltrankviliĝis.Li alvokis doktorojn sciulojn —— Sen espero! — li aŭdas respondon.Li malbenas sin mem, ĉifonulojn,La tegmentojn kaj tutan kelmondon.— Malbenita, ho, estu l’riĉeco,Kiun mi de la sort’ ekposedis!Malbenita, ho, estu — la eco,Kiun ŝi de l'patrino heredis!…

V

En mizera, subtera kelmondoGranda estas hodiaŭ ĉagreno:Konsiliĝas en unu grandrondoĈifonuloj kun zorga mieno.Kio tamen fariĝis ĉe ili,Kia granda minacas danĝero?Ĉiu venis pripensi, konsili —Ion saĝan en «ekstra afero».Sed anstataŭ diveni sen celoKontentigu ni nian scivolon,Kaj aŭskultu — jen oni en keloHavas ian disputon, parolon.— Ho, ekaŭdu potenca nin Dio!Ne forlasu Vi nin ĉifonulojn! —Ploras, preĝas virin’ laŭte ia,Al ĉielo levinte okulojn.— Nia bona anĝelo-zorganta —Malesperas virino alia —Kuŝas tie malsana, mortanta,Ho, sen savo!… espero nenia!…— Min aŭskultu, amikoj, kaj sciu —Ekkriegis maljuna saĝulo —Ke sanigos fraŭlinon neniu,Sole nia doktoro spertulo!…Malespero ja estas sensenca,Ankaŭ estas sen frukt’ nia ploro!Ekpreĝinte al Dio potencaTuj ni iru al nia doktoro!…— Bona penso! esper’ bona, bravo!!Sed rapide por ke ŝi ne mortu!Li tuj iru al ŝi kaj kun savo

Li saluton de ni tien portu.Kaj ekpreĝis la pia frataro,Tre potenca en tiu ĉi ploro,Kaj forkuris la ĉifonularoKun espero al «sia» doktoro.

VI

En mezurba partera dometoLoĝas nia konata doktoro.Kiel iam — en unu ĉambreto,Kiel iam — en zorgo, laboro.Jam ne lavas patrino tolaĵon —Ŝin de l’mondo forprenis malsano.Jam ne kudras la patro flikaĵon —Li «laboras» por filo Juljano.Pli favoris la sorto la patron —Li ne flikas por dunga la pago —Je l’vespere li iras teatron,Promenadas aŭ dormas je l’tago.Vane revis patrin’ dolĉe iam,Vane ĝojis patrina la koro —Ne edziĝis kaj eble neniamLa malriĉa edziĝos doktoro.Jen ripozas li enpensigitePri diversaj strangaĵoj de l’sorto.Malagrable lin vekas subiteIaj voĉoj kaj bru’ sur la korto.Baldaŭ ĉambron enkuris bruanteKelkaj liaj konataj kelanoj,Kaj sen ordo, apenaŭ spiranteEkklarigas svigante per manoj.

— Patro nia! doktoro-savanta!Iru — granda minacas danĝero!…Kuŝas tie malsana, mortantaNia bona fraŭlin’ — sen espero!…— Ŝi?… ekkriis li preskaŭ en sveno —Tiu via anĝelo bonfara?…Kaj jen kuras li jam al Heleno,Li kun lia ĉifonsekvantaro…

VII

En la domo de l’nobla riĉuloGranda estas tumulto, ĉagreno.Ploras patro, maljuna grizulo,Sen espero deliras Heleno.Ploras ĉiu fidela domano,Ploras, svenas Mari’ vartistino,Sole ridas ŝi mem — la malsana,Ridas sole — deliras fraŭlino.— Bonan tagon amikoj, ne bruu!…Malrapide!… ha… ha… manĝegulo…Jen vi prenu kukaĵon kaj ĝuu…Ne malĝoju, malriĉa blindulo!…Nun, amikoj, rapide, senbrue…Ha!… jen venas kelana doktoro…Bedaŭrinde… jam estas malfrue…Jes… adiaŭ… ĝis morgaŭ sinjoro…Kaj deliras ŝi tiel konstante,Malesperas la patro grizulo —Li dek tagojn ne dormis viglanteĈe la lito kun garda okulo.Dum ŝi tiel babilas sen ordo,

Ŝi, signita de ilo de l’morto,Malfermiĝas subite la pordo,Iaj homoj eniras per forto.— Senkulpigu, sinjoro bonfara,Ke mi venas sen via alvoko —Mi pro tiu ĉi ĉifonularoEkaperis en tiu ĉi loko.Via bona filino, sinjoro,Al mi estas sufiĉe konata —Por kelanoj mi estas doktoro,Ŝi — ilia zorgant’ adorata.Ho, permesu, sinjoro, ekproviMiajn fortojn kaj kelkan spertecon —Eble Dio permesos eltroviDe la savo eĉ ian eblecon.— Vane, vane vi provos, doktoro! —Sen espero!… Vi faros nenion!…— Ne blasfemu! — en ĉia doloro,Homoj pekaj, esperu ni Dion!— Restu, se vi por via spertecoPlej malgrandan eĉ havas esperon,Kaj se ia nur restis ebleco,Ho, forigu de ŝi la danĝeron!Juljan’ restis. Ekvenkis scienco —Baldaŭ estis Heleno savita…— Kion volus vi pro rekompenco? —Ŝi Juljanon demandis larmita. —Jen rakontis li pri la suferaSia vivo, pri la infaneco,Pri la mona surpriza leteroKaj pri l’ĵuro sen plenumebleco.— Ho, se konus mi tiun fremdulon —Ekkriegis flamege Juljano —

Kiu zorgis malriĉan junulon,Kiu pruntis al mi — tegmentano!…— Vi jam ŝuldon procente redonisA! — filino de via zorginto…— Pruntdoninton tre bone mi konis…Kiu?…— Mia… patrino mortinta.— Ho, benita centfoje la moroKiun havis mortinta patrino!Multbenita, ho, estu — la horo,Kiam venis mi — al la filino!…............En salonoj de l’nobla riĉuloGranda estas hodiaŭ soleno —Lukse festas la patro grizuloEdziĝfeston de sia Heleno.Ĝojas, dancas fervore gastaro,En pokaloj ŝaŭmegas ĉampano.Ĝojas ankaŭ la ĉifonularo —— Vivu vivu, Heleno, Juljano!!…Patro ĝojas kaj donis la vortonDe nun zorgi malriĉegularon,Plibonigi ilian la sorton —Por ĝojigi la junan edzparon…Kaj mi estis en tiu festenoKaj mi trinkis kun gaja gastaro —— Vivu, vivu Juljano, HelenoPro la savo de l’mondo-homaro!…

Comments

Loading comments…