Azrah
Translated from German by Leo Belmont
— El Heine —
Ĉiutage promenadisDe sultan’ filin’ belegaJe l’vespero, ĉe fontano,Kie blankaj akvoj plaŭdas…Ĉiutage juna sklavoĈe fontan’ vespere staris;Kie blankaj akvoj plaŭdas…—Ĉiutage pli paliĝis…Unufoje princidinoĵetis al li tri demandojn:Aŭdu! volas mi ekkoniVian nomon, teron, ganton…Kaj al ŝi respondis sklavo:Nom’—Machmed’; el tero—Jemen;Mia gento—tiuj Azrah,Kiuj mortas, kiam amas…
Esperantigis Leo Belmont
Comments
Loading comments…