Saluto al maro
Translated from German by Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Thalatta! Thalatta!
Sei mir gegrüsst du ewiges Meer!
Thalatta! Thalatta!Mi vin salutas, eterna mar'!Mi vin salutas dekmilfoje,El koro ĝojanta,Kiel vin salutisDek mil grekaj koroj,Fortaj en mizero,Hejmon postulantaj,En mondo gloraj, grekaj koroj.
Balancis sin ondoj,Balancis kaj bruis;La suno verŝis sur ilin rapideLa rozajn ludantajn lumojn;
La timigitaj mevaj arojFlugadis for, laŭte kriante,Frapis la hufoj, sonoris la ŝildoj,Kaj for eksonis kiel venka kri':Thalatta! Thalatta!
Mi vin salutas, eterna mar'!Kiel lingvo hejmlanda vi bruas,Kiel sonĝoj infanaj io briletasSur via vasta balanca ondar'.Al mi rememoro rakontas denove,Pri ĉiu amata bela ludilo,Pri tiuj brilantaj donoj kristnaskaj,Pri tiuj koralaj ruĝaj arbetoj,Orfiŝoj, perloj kaj konkoj koloraj,Kiujn vi kaŝas mistereMalsupre en domo kristala.
Ho, kiel enuis mi en la fremdlando!Kiel floro velkintaEn la kapsul' de botanikistoKuŝis la kor' en la brust',Mi sentas, kvazaŭ longan vintronMalsana mi sidis en ĉambro malluma,Kaj nun mi ĝis lasas subiteKaj brile kontraŭ mi radias
La smaragda printempo, vekita de l' suno,Kaj bruas la blankaj arboj florantaj,Kaj la junaj floroj min rigardsPer siaj okuloj, la bonodoraj;Ĉio sonas, aromas, respiras kaj ridas,Kaj en blua ĉielo kantas birdetoj —Thalatta! Thalatta!
Vi brava kor' retiriĝa!Kiel ofte, maldolĉe-ofte,Vin premis de l' Nordo barbarinoj!El grandaj okuloj venkantajIli pafis brulantajn sagojn;Per vortoj kurbe glatitajMinacis fendi mian bruston;Per kojnoskribaj biletoj disrompisMizeran cerbon mian surdigitan —Vane mi tenis kontraŭen la ŝildon,La sagoj siblis, la batoj krakis,Kaj de la nordaj barbarinojMi estis premita ĝis la mar' —Kaj libere spirante mi vin eksalutas,Amata, savanta mar',Thalatta! Thalatta!
Comments
Loading comments…