Mara Fantomo

Translated by Friedrich Pillath

Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine

Mi kuŝis ĉe la ŝipa randoKaj rigardis kun reva okuloMalsupren en la brile-klaran akvon,Kaj rigardis pli kaj pli profunden,Ĝis kiam en la mara fundo,Komence kiel krepuskaj nebuloj,Poste grade pli kolorprecize,Montriĝis preĝejaj kupoloj kaj turoj,Kaj fine, sunklare, tuta urboAntikva, nederlanda,Plena de homoj moviĝantaj.Viroj seriozaj en nigraj mantelojKun blankaj kolruŝoj kaj ĉenoj honoraj,Kun longaj spadoj kaj longaj vizaĝojPaŝas trans la foirejon homplenanAl la urba domo peronumita;Kie ŝtonaj statuoj imperiestrajGarde staras kun sceptro kaj glavo.Ne malproksime, antaŭ longaj domvicojKun vitroj spegule-brilajKaj piramide tonditaj tilioj,Promenas silksusurantaj junulinojKun graciaj korsaĵoj, la florvizaĝojCarme kronitaj per nigraj ĉapetojKaj ŝveleliĝantaj oraj bukloj; ―Multkoloruloj en hispana kostumoPreterparadas klinante la kapon; ―Multjaraj virinojEn brunaj, malmodernaj vestoj,Kantlibron kaj rozarion en la manoRapidas malgrandpaŝeAl la granda katedralo, ―Vokite de la sonorilojKaj de la muĝa sono orgena.

Min mem tuŝas la mistera tremoDe la malproksima sono; ―Senfina sopiro, profunda melankolioEniĝas mian koron,Mian koron apenaŭ saniĝintan;Ŝajnas al mi, ke ĝiaj vundojMalfermiĝas pro karlipaj kisojKaj denove sangadas:Varmegaj, ruĝaj gutoj,Kiuj falas malrapideSur domon malnovan, jen malsupreEn la profunda, mara urbo, ―Sur domon malnovan, altfrontonitan,Melankolie malplenan je homoj:Kie, sola, ĉe malsupra fenestroSidas junulino,Apoganta la kapon per unu brako,Kiel malfeliĉa, infano forgesita; ―Kaj mi vin konas,Malfeliĉa, infano forgesita!

Do, tiom profunde en la maroVi kaŝis vin de miPro kaprico infana, ―Kaj jam ne povis suprenveni,Kaj sidis fremda inter fremdaj homojDum jarcentoj;Dume mi, kun animo plena de ĉagreno,Vin serĉis en la tuta mondo,Kaj vin serĉadis,Vi ĉiam amata,Vi longe perdita,Vi fine trovita!Mi trovis vin kaj vidas denoveVian dolĉan vizaĝon,La saĝajn, fidelajn okulojn,La ĉarman rideton:Kaj neniam plu mi vin lasos,Kaj venas al vi malsupren, ...Kaj kun brakoj etenditajMi min ĵetas malsupren al via koro! ...

Sed ĝustatempe ankoraŭLa ŝipestro kaptis mian piedonKaj tiris min de l' ŝipa rando,Kriante kun rido kolera:„Doktoro, ĉu vi perdis la saĝon?“

Comments

Loading comments…