Paco

Translated by Friedrich Pillath

Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine

Alte en la ĉielo estis la sunoĈirkaŭondata de blankaj nuboj;La maro ripozis,Kaj mi kuŝis sur la ferdekoRevante, ― kaj duone maldormante,Duone dormetante mi ekvidis Kriston,La Savinton de l' mondo.En ondanta, blanka vestoLi migras ― grandegulo ―Translanden kaj transmaren.Superstaris Lia kapo la ĉielon,La manojn Li etendas benanteTranslanden kaj transmaren.Kaj kiel koron en la brustoLi havis la sunon;La ruĝan, flamantan sunon;Kaj la ruĝa, flamanta sunkoroVerŝis siajn favoro-radiojnKaj sian dolĉan, kompatan lumon,Helige kaj varmige,Translanden kaj transmaren.

Sonorilaj sonoj pasis soleneTien kaj reen, tiris kvazaŭ cignojPer rozaj rubandoj la glitantan ŝiponKaj lude ĝin tiris al la verda bordo,Kie homoj loĝas en altaturaSuperstaranta urbo.

Ho paca miraklo! Kiel kvieta la urbo! ―Ripozis la bruoDe la laŭtaj, mucidaj metioj,Kaj tra la puraj, resonantaj stratojMigradis homoj, blanke vestitaj,Portantaj palmajn branĉojn;Kaj kie du renkontiĝis,Ili interŝanĝis rigardojn, komprenajn,Kaj tremante pro amo kaj dolĉa rezignoIli kisis siajn fruntojn reciprokeKaj levis la okulojnAl la suna koro de l' Savinto,Kiu ĝoje kaj pace radiigis de supreSian ruĝan sangon;Kaj trifoje feliĉaj ili diris:Laŭdata estu Jesuo Kristo!

Comments

Loading comments…