Per masko

Translated by Friedrich Pillath

Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine

Per masko min envolvu lerta mano:Mi estu ĉifonul'!, por ke friponoj,En siaj karakteraj maskoj fanfaronaj,Ne opiniu min samideano.

Malnoblajn vortojn uzas mi pamflete,Imitas la plebejan vivmanieronKaj malkonfesas ĉiujn spritfajrerojn,Per kiuj dandoj ludas nun kokete.

Jen kia en la maskitaro mi dancadas,En rond' de kavaliroj, reĝoj stultaj,Ĉe brak' de arleken', konata de malmultaj.

Per sia ligna glavo ili min ekbatas ...Jen la spritaĵ'! Ĉar, se mi senmaskiĝus,La tuta friponaro ekmutiĝus.

Comments

Loading comments…