Reĝo estas la paŝtisto

Translated by Friedrich Pillath

Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine

Reĝo estas la paŝtisto,Verda monto lia tron',Super lia kap' la sunoEstas peza, ora kron'.

Ĉepiede kuŝas ŝafoj ―Flatemuloj ― sur la ter';La bovidoj ― kavaliroj ―Ĉirkaŭvagas kun fier'.

Jen aktoroj ― virokaproj;Kaj la birdoj, bovinar'Kun la flutoj, sonorilojEstas reĝa ludistar'.

Ĉio sonas, kantas ĉarme,Kaj pli milde muĝas eĉAkvofal' kaj pinaj arboj, ―Jen ekdormas juna reĝ'.

Intertempe devas regiLa ministro ― hund-fripon', ―Kies grumbla bojegadoRondaŭdiĝas kun reson'.

Dorme diras juna reĝo:„La regado tedas min;Ho, mi volus, ke mi hejmeEstu jam ĉe la reĝin'!

En la brakoj de l' reĝinoKiel reĝ' ripozos mi;En okuloj ŝiaj ĉarmajEstas mia imperi'!“

Comments

Loading comments…