Azrah
Translated from German by Leo Belmont
Sonoj Esperantaj
Ĉiutage promenadisDe sultan’ filin’ belega,Je l’ vespero, ĉe fontano,Kie blankaj akvoj plaŭdas…
Ĉiutage juna sklavoĈe fontan’ vespere staris,Kie blankaj akvoj plaŭdas…Ĉiutage plej paliĝis…
Unufoje princidinoĴetis al li tri demandojn:„Aŭdu! volas mi ekkoniVian nomon, teron, genton”…
Kaj al ŝi respondis sklavo:„Nom’ — Mahmed’; el tero Jemen;„Mia gento — tiuj Azrah’„Kiuj mortas, kiam amas”…
Comments
Loading comments…