Grenadistoj

Translated from German by Leo Belmont

Sonoj Esperantaj

Franclandon iras du grenadistojEl Rusa mallibereco…Kaj dum travenis limon Germanan,Ĝemis pro senespereco…

Sciigon tie aŭdas ĉagrenan;Francuj’ do estas perdita,Batita granda militistaro,Imperiestro — kaptita!

Kaj ploras kune du grenadistojPro ekkonita mizero…Parolas unu: „Malnova vundoBrulas! ho, kia sufero!”…

Kaj dua diris: „Finita kanto!Mi mortus de propra mano!Sed hejme povus sen mi pereiEdzino kaj la infano!”

— „Kio edzino?! kio infano!?Dum tiom estas perdita!…Malsataj ili almozon petu!…Imperiestro — kaptita!…

Se mi nun mortos, ho kara frato,Jen peton plenumi igu:Prenu Francujon mortulon mian,En Franca ter’ enterigu!…

Metu sur koron krucon honoran,Ruĝan rubandon aldonu,En mian manon pafilon metu,Glavon ĉe flanko alzonu.

Mi volas tiel kuŝi maldorme,Kiel en tomb’ la gardanto —Ĝis sonos iam ĉevalfrapado,Bru’ pafilega kaj kanto…

Li rajdos, rajdos, tra tombon mian…Glavoj ekbrilos kaj fendos…Tiam el tomb’ mi arma min metos,—Imperiestron defendos!…

Comments

Loading comments…