Mi ploris nokte en dorm’

Translated from German by Leo Belmont

Sonoj Esperantaj

10.Mi ploris nokte en dorm’…Mi sonĝis, en tombo Vi kuŝas…Vekiĝis mi kaj sur vang’La larmo la larmon repuŝas…

Mi ploris nokte en dorm’,Mi sonĝis, ke Vi min deĵetis…Vekiĝis mi kaj en plor’La kapon kusenon mi metis…

Mi ploris nokte en dorm’Mi sonĝis, Vi estas fidela…Vekiĝis mi, sed la flu’De larmoj ne ĉesas kruela…

Comments

Loading comments…