Mi portos Vin al Gangeso
Translated from German by Leo Belmont
Sonoj Esperantaj
6.Mi portos Vin al GangesoSur la flugiloj de kant’…Plej kara! lokon mirindanMi konas en tiu land’…
Tie en paca lumbriloEkfloras roza ĝarden’…La lotosfloroj atendasJe Via fratina alven’…
Violoj rigardas stelojnKun karesanta ridet’…Odorajn fablojn rakontasRozoj al si en sekret’…
Gazeloj piaj kaj saĝajKuras en blua aer’…Kaj bruas en malproksimoOndoj de sankta river’…
Tie ni volas nin metiSub palmo en dolĉa sven’Kaj trinki amon kaj paconKaj sonĝi pri ĉarm’ kaj ben’…
Comments
Loading comments…