Vi estas, kiel la flor’

Translated from German by Leo Belmont

Sonoj Esperantaj

5.Vi estas, kiel la flor’,Tiel bela kaj pura kaj ĉarma…Mi rigardas Vin, — kaj la kor’Konsumiĝas per tremo malvarma…

Kaj ĉielen etendus mi forMiajn manojn kaj petus mi larma,Ke Di’ lasu Vin por sia glor’Tiel bela kaj pura kaj ĉarma…

Comments

Loading comments…