Excelsior

Translated from English by Antoni Grabowski

El Parnaso de Popoloj

6.

EKCELSIOR1). (El Henry Longfellow.)

The shades of night were falling fast, zls through an Alpine village passed’ | >-/----- s— [

La nokto rapide la ombrojn delasis, rDum alpan vilagon junulo trapasis; Li portis sur vojo la nega, glacia, Standardon, kun stranga devizo ĉi-tia: Excelsior! S-Z

La frunto — malgaja, kaj lia okulo —Jen glavo en suno, flamanta per brulo;Kaj sonis kiele trumpeto arĝenta,La vort’ nekonata tra nokto silenta:Excelsior!Li vidis: en hejmoj feliĉaj, jen ĉarmeBruladis la fajro, lumante kaj varme;En supr’ glaciaroj fantome sin tiris;El lipoj junulaj ekĝemo eliris:Excelsior!„Ne provu la pason!“ avertis hom’ griza,„En supro minacas ventego surpriza;Profunda torento fortrenas per ondo!“Sed laŭte eksonis la klara respondo:Excelsior!„Ekhaltu!“ lin vokis knabino, „de l’ laco,Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco!“.La larmoj ekbrilis en blua okulo,Kaj tamen kun ĝemo rediris junulo:Excelsior!„Vin gardu je l’ pina branĉet’ sekigita!Kaj antaŭ terura lavango subita!“

Lin laste por nokto salutis kampulo;Kaj voĉo respondis el monta nebulo:Excelsior!Kun sia ĉielen levita rigardoLa piaj monaĥoj de Sankta BernardoEn frua mateno la preĝojn murmuris,Kaj krio skuanta aeron trakuris:Excelsior!Migranto, duone en neĝo fosita,De l’ hundo fidela li estis trovita;Li tenis ankoraŭ en mano glaciaStandardon kun stranga devizo ĉi-tia:Excelsior!Kaj en duonlumo, la griza, malvarma,Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma,Kaj de malproksime, el klara ĉielo,Defalis la voĉo, simile al stelo:Excelsior!

Comments

Loading comments…