La pluva tago

Translated from English by Antoni Grabowski

El Parnaso de Popoloj

5.

(El Henry Longfellow.)

The day is cold, and dark, and drearyIt rains, and the wind is never weary.

(◡)◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | (◡—◡)

La tago malvarma, malgaja, sensuna;Ne haltas la ventoj, nek pluvo aŭtuna;Vinujo je l’ muro putranta sin tenas,Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,Kaj la tago — malvarma, sensuna.Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna!Ne haltas la ventoj, nek pluvo aŭtuna;

Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj, -Sed falas en vento esperoj velkintaj, Kaj la tagoj—malvarmaj, sensunaj.

Ekhaltu, ho koro malgaja, ne plendu! Post nuboj la suno radias — atendu! 3*Je sola vi tiel kun sorto batalas,

En vivon de ĉiu la pluvo ja falas, Kelkaj tagoj — malvarmaj, sensunaj.

Comments

Loading comments…