Excelsior
Translated from English by Antoni Grabowski
Fundamenta Krestomatio (1903)
La nokto rapide la ombrojn delasis,Tra Alpa vilaĝo junulo trapasis,Tra neĝo, glacio standardon portantaKun tia devizo mirinde sonanta :Excelsior!
La frunto malgaja, okulo junulaSimila al glavo, flamanta kaj brula;Kaj kiel tre klara trumpeto arĝenta,La vort' stranga sonis tra nokto silenta :Excelsior!
Li vidis, en loĝoj feliĉaj, tre ĉarmeJen brulis la fajro lumante kaj varme
En supr' glaciaĵoj minace ŝin trenis;El lipoj junulaj sopiro elvenis :Excelsior!
"Ne provu la pason!" maljuna hom' diris,En supro sin nigra ventego kuntiris,Profunda la akvo, ŝiranta la ondo !"Kaj laŭte eksonis la klara respondo :Excelsior!
"Halt'!" diris knabino. "Kap' via de l' lacoSur tiu ĉi brusto ripozu en paco!"Larm' staris en blua okulo brilante,Sed tamen respondis junul' sopirante :Excelsior!
"Ho! gardu vin antaŭ branĉ' velka de l' pino,Ho! gardu vin antaŭ terura lavino!"Lin laste por nokto salutis pasanto;El alte rediris la malaperanto :Excelsior!
Kun al la ĉielo levita rigardoLa piaj monaĥoj de l' Sankta BernhardoEn frua mateno la preĝojn murmuris,Kaj krio skuanta l'aeron trakuris :Excelsior!
Migranto, duone en neĝo fosita,De l' hundo fidela li estis trovita;Li tenis ankoraŭ en mano glaciaStandardon kun stranga devizo jen tia :Excelsior!
Kaj en duonlumo la griza, malvarma,Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma,
Kaj de malproksime, el klara ĉielo,Defalis la voĉo per falo de stelo :Excelsior!
Comments
Loading comments…