La rozeto

Translated from German by L. L. Zamenhof

Fundamenta Krestomatio (1903)

Knabo vidis — jen rozetoSur la kampo staras;Bela, juna la floreto . . .Vive kuras la knabeto,Ĝojas, miras, flaras.Sur la kampo la rozet'Kiel infanet'.

Knabo diris : "mi eltirosBelulinon mian";Floro diris : "vi foriros, —Per pikiloj mi disŝirosTuj la manon vian".Sur la kampo la rozet'Kiel infanet'.

La sovaĝa knab' ridanteLa rozeton prenis, —La floreto batalanteSin defendis pikadante,Sed la sorto venis.Sur la kampo la rozet'Kiel infanet'.

Comments

Loading comments…