Originala Verkaro — V — 2

N-ro 2.

14. IX. 1890

Al s-ro D. Gurevitz, Odeso

Presita en la libro de D. Gureviĉ מוֹר שָׂפָה עספעראנטא. Odeso 1909, paĝ. 80.

Estimata sinjoro D. Gureviĉ! — Mi ricevis vian vortareton „hebrea-internacian“ kaj mi sendas al vi mian karan dankon. — Ĉu vi ne volas ŝanĝi kun mi kelkajn ekzemplerojn de via verketo por aliaj verkoj? — Se vi konsentas, tiam mi petas vin, sendi al mi 10 ekzemplerojn de via verketo kaj skribi al mi kiajn verkojn de la egala kosto vi volos de mi ricevi por ili, kaj mi ilin tuj sendos al vi.

Kun estimo D Esperanto.

Comments

Loading comments…