Originala Verkaro — V — 55

N-ro 55.

1914

Al la redaktoro de „Libera Penso“

„Liberpensulo“ III. 1927, n-ro 3.

(La letero estas nedatita en la gazeto, sed laŭ la enhavo skribita mallonge antaŭ la kongreso en Paris 1914.)

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi subskribis kaj resendas al vi la folieton pri „La Vojo“.Mi nun ne scias ankoraŭ, ĉu mi povos veni al la Pariza kongreso; sed se mi venos, estos al mi tre agrable ĉeesti ĉe la kulturkoncerto, kiun la Libera Penso intencas aranĝi.

Comments

Loading comments…