N-ro 59.
L. 5. (17.) X. 1887
Estimata sinjoro! — Respondante vian leteron, mi povas vin sciigi, ke la ĵurnalo komencos eliri kredeble ĉirkaŭ la monato Januaro aŭ Februaro de l’ jaro 1888, sed certe diri mi ankoraŭ ne povas, ĉar mi ankoraŭ devas nun labori ke la registaro donus al mi la permeson. La plena vortaro jam estas preta, sed ĝi eliros kredeble ne tiel baldaŭ. Kiam la gazeto komencos eliri, mi donos en ĝi respondojn de ĉiuj demandoj de la legantoj; en t(iu) gazeto estos priparolata (ĉio,) kio estas necesa por la lingvo internacia.
Comments
Loading comments…