N-ro 65.
P. 28. IV. (10. V.) 1889
Estimata sinjoro! — La nombron de la promesintoj mi ne kalkulis ankoraŭ; sed post 2 monatoj mi esperas havi la eblon eldoni la nomaron de la promesintoj, kaj tiam vi scios ankaŭ ilian nombron. — La (redaktoro) eldonanto de la Cugabled skribas ke li laboras por nia afero kaj li esperas, ke la tempo venkos la malhelpadon de la flanko de la volapükistoj. — Sendi la gramatikon de Henry Phillips mi ne povas, ĉar mi devas mem pagi por ĉia ekzemplero. Al la libristoj vi povas vendi kun 25%; sed ĝi estus multe pli oportune se la libristoj ekskribus rekte al mi.
Comments
Loading comments…