Originala Verkaro — V — 66

N-ro 66.

P. 29. IV. 1889

Estimata sinjoro! — Antaŭ momento mi ricevis vian letereton de 27/IV. Sendi al vi kelkan nombron da ekzempleroj por disdonaci al diversaj personoj — mi ne povas, ĉar mi ne estas riĉa kaj la libroj kostas min multe da mono; kiom mi nur havis la eblon mi jam dissendis mem senmone al multaj personoj en diversaj landoj. Ankaŭ doni sciigojn en la Novoje Vremja mi ne povas pro manko de mono. — La eldonadon de ĵurnalo mi jam de longe komencus… se la ricevo de permeso ne estus tiel malfacila. — Se vi povas, mi kore petus vin sendi al mi la leteron de la profesoro Max Müller; post la tralego mi tuj ĝin resendos al vi.

Comments

Loading comments…