Originala Verkaro — V — 71

N-ro 71.

P. 3. (15.) VI. 1889

Estimata amiko!— La 3 kop. por la vendita vortareto mi ricevis. En multaj el la urboj, pri kiuj vi demandis, esperantistoj jam ekzistas.— La unua serio de la adresaro estos eldonita en la fino de Julio.— La manuskripto de la vortaro internacia—rusa estas jam preta, kaj se mi ricevos la permeson eldonadi ĵurnalon, tiu vortaro tuj estos eldonita.

Comments

Loading comments…