Originala Verkaro — V — 81

N-ro 81.

P. 29. IX. 1889 (poŝtstampo)

Estimata amiko! — La verkojn pri kiuj vi petis, mi sendis al vi hodiaŭ. La sciigo pri Tolstoj faris al mi grandan plezuron; sed la demando estas ĉu liaj vortoj (estas nur) esprimas efektive ian certan opinion kaj intencon aŭ ĉu ili estas nur ĝentila sensignifa respondo al via letero! Se li efektive volas labori por nia afero, skribi en gazetoj etc. — tiam ĝi estus tre grave por ni.

Comments

Loading comments…