Al la fratoj
La Liro de la Esperantistoj
Forte ni staru, fratoj amataj,Por nia sankta afero!Ni bataladu kune tenatajPer unu bela espero!Regas ankor’e nokto sen luno,La mondo dormas obstine,Sed jam leviĝos bald’e la sunoPor lumi, brili senfine.Veku, ho veku, veku konstante,Ne timu ridon, insulton!Voku, ho voku, ripetadante,Ĝis vi atingos aŭskulton!Dekon da fojoj vane perdiĝosLa voko via ridata, —La dekunua alradikiĝosEd kreskos frukto benata.
Tre malproksime ĉiuj ni starasLa unu de la alia…Kie vi estas, kion vi faras,Ho, karaj fratoj vi miaj?Vi en la urbo, vi en urbeto,En la malgranda vilaĝo,Ĉu ne forflugis kiel blovetoLa tuta via kuraĝo?Ĉu vi sukcese en via lokoKondukas nian aferon,Aŭ eksilentis jam via voko,Vi lacaj perdis esperon?Iras senhalte via laboroHoneste ed esperante?Brulas la flamo en via koroNeniam malfortiĝante?Forte ni staru, brave laboru,Kuraĝe, ho nia rondo!Nia afero kresku ed floruPer ni en tuta la mondo!Ni l’on kondukos ne ripozanteEd nin lacigos nenio;Ni l’on traportos, sankte ĵurante,Tra-l’ tuta mondo de Dio!
Malfacileco, malrapidecoAl ni la vojon ne baros.Sen malhonora malkuraĝecoNi kion povos ni faros.Staras ankor’e en la komencoLa celo en malproksimo, —Ni l’on atingos per la potencoDe nia forta animo!Ni l’on atingos per la potencoDe nia sankta fervoro,Ni l’on atingos per paciencoEd per sentima laboro.Glora la celo, sankta l’afero,La venko — bald’e l’o venos;Levos la kapon, ni kun fiero,La mondo ĝoje nin benosTiam atendas nin rekompencoLa plej majesta ed riĉa:Nia laboro ed paciencoLa mondon faros feliĉa!
Dr. Ludvik Zamenhof.
Comments
Loading comments…