Mia penso

La Liro de la Esperantistoj

Sur la kampo, for de-l’ mondo,Anta’ nokto de somero,Amikino en la rondoKnatas kanton pri-l’ espero.Ed pri vivo detruitaŜi rakontas kompatante, —Mia vundo refrapitaMin doloras resangante.«Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,Kial tia senmoveco?Ha, kredeble rememoroEl la kara infaneco?»Kion diri? Ne plorantaPovis esti paroladoKun fraŭlino ripozantaPost somera promenado!Mia penso ed turmento,Ed doloroj ed esperoj!Kiom de mi en silentoAl vi iris jam oferoj!Kion havis mi plej karan —La junecon — mi plorantaMetis mem sur la altaronDe la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne,Vivi ank’e mi deziras, —Io pelas min eterne,Se mi al gajuloj iras…Se ne plaĉas al la sortoMia peno ed laboro —Venu tuj al mi la morto,En espero — sen doloro!

Dr. Ludwik Zamenhof.

Comments

Loading comments…