Originala Verkaro — VI — 3
1. Forte ni staru, fratoj amataj,Por nia sankta afero!Ni bataladu kune tenatajPer unu bela espero!
2. Regas ankoraŭ nokto sen luno,La mondo dormas obstine,Sed jam leviĝos baldaŭ la suno,Por lumi, brili senfine.
3. Veku, ho veku, veku konstante,Ne timu ridon, insulton!Voku, ho voku, ripetadante,Ĝis vi atingos aŭskulton!
4. Dekon da fojoj vane perdiĝosLa voko via ridata, —La dekunua alradikiĝos,Kaj kreskos frukto benata.
5. Tre malproksime ĉiuj ni starasLa unuj de la aliaj…Kie vi estas, kion vi faras,Ho, karaj fratoj vi miaj?
6. Vi en la urbo, vi en urbeto,En la malgranda vilaĝo,Ĉu ne forflugis kiel blovetoLa tuta via kuraĝo?
7. Ĉu vi sukcese en via lokoKondukas nian aferon,Aŭ eksilentis jam via voko,Vi lacaj perdis esperon?
8. Iras senhalte via laboroHoneste kaj esperante?Brulas la flamo en via koroNeniam malfortiĝante?
9. Forte ni staru, brave laboru,Kuraĝe, ho nia rondo!Nia afero kresku kaj floruPer ni en tuta la mondo!
10. Ni ĝin kondukos ne ripozante,Kaj nin lacigos nenio;Ni ĝin traportos, sankte ĵurante,Tra l’ tuta mondo de Dio!
11. Malfacileco, malrapidecoAl ni la vojon ne baros.Sen malhonora malkuraĝecoNi kion povos, ni faros.
12. Staras ankoraŭ en la komencoLa celo en malproksimo, —Ni ĝin atingos per la potencoDe nia forta animo!
13. Ni ĝin atingos per la potencoDe nia sankta fervoro,Ni ĝin atingos per paciencoKaj per sentima laboro.
14. Glora la celo, sankta l’ afero,La venko — baldaŭ ĝi venos;Levos la kapon ni kun fiero,La mondo ĝoje nin benos.
15. Tiam atendas nin rekompencoLa plej majesta kaj riĉa:Nia laboro kaj paciencoLa mondon faros feliĉa!
Comments
Loading comments…