Originala Verkaro — VI — 4

1. Sur la kampo, for de l’ mondo,Antaŭ nokto de somero,Amikino en la rondoKantas kanton pri l’ espero.Kaj pri vivo detruitaŜi rakontas kompatante, —Mia vundo refrapitaMin doloras resangante.

2. „Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,Kial tia senmoveco?Ha, kredeble rememoroEl la kara infaneco?“Kion diri? Ne plorantaPovis esti paroladoKun fraŭlino ripozantaPost somera promenado!

3. Mia penso kaj turmento,Kaj doloroj kaj esperoj!Kiom de mi en silentoAl vi iris jam oferoj!Kion havis mi plej karan —La junecon — mi plorantaMetis mem sur la altaronDe la devo ordonanta!

4. Fajron sentas mi interne,Vivi ankaŭ mi deziras, —Io pelas min eterne,Se mi al gajuloj iras…Se ne plaĉas al la sortoMia peno kaj laboro —Venu tuj al mi la morto,En espero — sen doloro!

Comments

Loading comments…