Originala Verkaro — VI — 6
1. Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,Fortego, la mondon reganta,Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj veroKaj fonto de vivo konstanta,Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,Hodiaŭ ni preĝas.
2. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,Kun dogmoj de blinda fervoro:Silentas nun ĉiu disput’ religiaKaj regas nur kredo de koro.Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaroĈe Via altaro.
3. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,Sed ĝi sin dividis batale;Popolo popolon atakas kruele,Frat’ fraton atakas ŝakale.Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,Redonu la pacon al la infanaroDe l’ granda homaro!
4. Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,Por reunuigi l’ homaron.Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,Sed lasu nin venki la baron;Donacu Vi benon al nia laboro,Donacu Vi forton al nia fervoro,Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝajNin tenu kuraĝaj.
5. La verdan standardon tre alte ni tenos;Ĝi signas la bonon kaj belon.La Forto mistera de l’ mondo nin benos,Kaj nian atingos ni celon.Ni inter popoloj la murojn detruos,Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruosKaj falos por ĉiam, kaj amo kaj veroEkregos sur tero.
Comments
Loading comments…