Nokt’ en la koro
Translated from English by Leo Belmont
Fundamenta Krestomatio (1903)
Nokt' en la koro . . . la harpo kuŝas . . .Vi tuj ekkantu, kantisto!
Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas,Vi miron faras, artisto.
Se kor' ankoraŭ havas esperon,Per kanto ĝi revekiĝos;Se la okulo kaŝis larmeron,Denove ĝi eklarmiĝos.
Kant' via tondru mondan doloron!La gajon mi ne komprenos . . .Vi min plorigu, movu la koron,Aŭ mia brust' ne eltenos.
Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,Silentan premis la ĉeno! . . .La tempo venis . . . ĝi jam pleniĝisKiel vazet' de veneno.
Comments
Loading comments…