Staĥ
Translated from Polish by Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
A jak poszedł król na wojnęGrały jemu surmy zbrojne.
Kiam iris reĝ' militon,Ludis trumpetar' eksciton,Ludis trumpetar' el oroPor la venko, por fervoro!
Kiam iris Staĥ batalon,Bruis fontoj vek-signalon,Bruis de la spikoj spiroPor malbona sort', sopiro ...
Kugloj tranĉas la aeron,Per kadavroj sternas teron;Reĝoj brave jen batalas:Vilaĝanoj dense falas!
Flirtas vente reĝa flago,Knaras ie kruco voja ...Staĥon vundis morta sago,Reĝo hejm-revenas ĝoja.
Reĝon en pordego oraEksalutis bril' aŭrora;Sonoriloj eksonoris,La venkinton laŭte gloris.
Kiam Staĥon tero prenis,En la kampo vent' orgenis,Plende kantis la tremoloj,Sonoretis—kampanoloj.
Comments
Loading comments…