Sur la Jungfrau

Translated from Polish by Antoni Grabowski

Nova Antologio

Jam blankiĝas matenoPor la ĝoja soleno…Sonas vigle signaloj,Jam vekiĝas la valoj:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Bruas supro granita;La Junedzo, vekita,Matenruĝon elsendas,Karan vorton atendas:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Iras ar’ amikinaAl la hejmo estrina,

Iras kun la rozfloroAl renkont’ de l’ aŭroro:— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

La Junedzo sin zonas,Mondo kantas kaj sonas;Venas jun-amikaro,Grakas roka aglaro:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

— Ĝis nun ombroj ne cedas,Nokto forton posedas;Dormas akvoj en maro,Ĝis nun dormas homaro:— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

La Popoloj-LazarojSonĝas ĉe la altarojPri la tago radia,Reviviĝo la sia:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

La Junedzo atendas,Du riverojn li sendas;Ili iras en landonKaj ripetas demandon:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Diru, ondoj, resone:Ŝi jam preta duone;Jam sur frunto granita

Fajra krono plektita,— Nur ne estas, nur ne estas festa robo finita.

La torentoj refluas,Fermas pordon, krakbruas;Knaras pordoj el ŝtono,Surde ĝemas resono:— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

Vent-orgeno jam bruas,La Junedzo enuas,La Monaĥ’, en talaro,Ringojn tenas por paro:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

Tra ventegoj, silentoj,Balanciĝas la gentoj;Pasas tempo senlima,Muĝas tondr’ malproksima:— Kiam estos, kiam estos Junedzino vestita?

En abismoj, vekite,La popoloj ekscite:— Malfermadu! — laŭtkrias —Tag’ ekstere radias!— Devas esti, devas esti Junedzino jam preta!

Junedzino nubiĝas,Per vualo kovriĝas:— Ho, malbono ne cedas,Ĝis nun forton posedas:— Ho ankoraŭ, ho ankoraŭ Junedzino ne preta!

— Kiam tagon de l’ juĝoKorn’ anoncos kun muĝo,Kiam kradoj diskrevos,Fundoj lumon ricevos,Kiam levos sin valo,Pintoj krakos dum falo,Juĝa tondro ekbruos,Duon-mondon detruos,— Tiam estos, tiam estos Junedzino vestita!

Comments

Loading comments…