Monto Mjôkô
Originale verkita de Masao NIŜIMURA
Blanka la marmora remparo, kasteloho elstaras aŭ kun sinteno solenaaŭ kun koketema sub hela ĉielo.La kastela loko, bedaro ĝardenamezon de nordlando vastege okupas,preskaŭ tutan jaron purblanka neĝplena.Montoj altamontoj ĉirkaŭe ja grupas,ili ĉiam zorge kastelon ja gardas,tage nuboj nokte nebuloj galopas.Unu reĝidino la landon rigardasel la turo de la kastelo agrabla,kore, en animo pasie ŝi ardas.En mateno ŝia vizaĝo afablabrilas en la suna radio, — beleconsaman kapti estas neniu kapabla.Unu hor’ post horo de pudroj laŭ specokun entuziasmo ŝi sin mem ornamasplu aldonas pompon al sia nobleco.En krepusko oro-kolore ŝi flamaskun pasio lasta, l’ filino al mondokanton la salutan kviete deklamas.La legenda al ni transdonas rakonto:unu bone plene gardata junuloĝuas vivon per-pro benata la rondo.Ĉiam celis celas ŝin lia okulo,al li rabas koron l’ aspekto flirtema,kison al ŝi — lia plejforta postulo....Al la furorulo ŝlosilo problemaenmaniĝas? aŭ ne? — enigmo eterna,buŝo en orelon: funebr’ rekviema.
Volas frapi pordon sportulo moderna —,marŝas li krutvojon en neĝuragano,montras vojon al li la lumo lanterna.Sola nokton pasas li sen akompanomaldormema estas en griza medio,sonĝe reviviĝas antikva romano.Vokas lin admonas fantom’, agonio:ĉesu vi, eskortu defendu la vivon —,sed indiferenta li estas por tio.Vidas li matene nobelperspektivon,traktas objektivan belecon ĝis nunanli esence kiel realsubjektivan.Havas ilon uzas ja li oportunan:skion — glitas valon li saltas barilonrekten belulinon al li amindumanSub piedoj liaj knarado subtilaritme faras eĉ melodion, — en valonaskas dolĉajn ĉarmajn daktilojn la trilo.Kuras kaj galopas la skio-ĉevalo,kavaliro pro la naturon-admirokuras kaj galopas en valo kabala.Jen postsigno sur la arĝento drapirasur la virga blanko postsign’ de leporo,ĝin ĉi tie lasis kuranta foriro.Sola piedetoj-signet’, semaforo,unu post alia ĝis vidpovofino,li ĝin sekvas tute sen iu esploro.Lia ĝojo estas nun en la kulmino,spronas kaj inspiras la gaja fajfadodancon de feinoj en sankta kazino.Arboj ormamataj en la kavalkadoneĝraketon pafas por gasto la novakun soleno en paradej’, esplanado.Lin ŝtelvidas en la fenestr’ de l’ alkovoreĝidino krias “gajigas kun stelovi min solan, — estu unue la provo”.Jen ekblovas en la malgranda parcelo.neĝa la ventego, — gentkirlo, ciklono,en ĝin malaperas tuj la citadelo.Li batalas kun la fortego leona,li ne povas venki, nek povas forkurieĉ per antilopa rapido, — tifono.Li kun sia vivo decidas konkuri.por plenumi celon, — sur ambaŭ genuojstaras li dum li ja ne povas mezuri.Estas li alia neni’ ol statuotute blanka, — se li senmove nur statas,baldaŭ tranĉos ŝnuron de l’ vivo detruo.Li eĉ en mizero komence konstatasĉion — kun la daŭro malsane konsciassento perdas forton, li emas, komatas.Sango frostas kaj nun spirit’ iluzias,perdas li batalan instinkton intenson,kelkajn horojn li en la pal’ asfiksias,Potenculo: sun’ la kompatas la penson,ĝi lin, palan vangon karesas, favoras,ĝi per brilo baras reĝinan atencon.Pro la granda beno nun sang’ eklaboras,li viviĝas, saman piedon ripetas.oh, la montosupro lin alte honoras.Monton, reĝidinon li longe asketas,varman la esperon li glore plenumas —,grandsukceso por li trumfe trumpetas.Sub la luno same konstante ŝi lumas,per invado de la modera sportulobrilon la belecon ŝi ja ne konsumas.Ne meritas l’ ag’ je malgranda makulo,la bruado kaj la sonor’ de l’ riverone domaĝas kiel kasteldefendulo.Ŝi solene staras kun trajto fiera,ŝian haŭton lavas nebulo-parfumoen mateno ĉiu, en ĉiu vespero.Kovras ŝi entenas en neĝo-kostumoardan la pasion, turmenton ĉagrenan,kaj ŝi estas en majestec’ maksimuma.La kastela loko, bedaro ĝardenanordolande sian sidejon heredas,preskaŭ tutan jaron purblanka neĝplena.Siajn noblon belon eterne ŝi kredas.
Comments
Loading comments…