Spiro de printempo
SPIRO DE PRINTEMPO
Masao Niŝimura
En arbaro forlasita neĝoankaŭ en la valo dense plenas,kun da verd’ peniko firmamentemalaperas griza nub’ lamente,kaj tuj gvatas kvazaŭ ĝi divenasla printempon de l’ benata preĝo.Ne nur sola estas la naturoatendema ankaŭ la homaro,sub la premo de la peza tempo.„Baldaŭ venos al vi la printempo,“post la frosta nokto dolĉamaradiras eklumeto tra l’ nebulo.Kaj hodiaŭ kia helkolorojam ho de ĉielo al ĉielofluas super neĝa la montaro!Sur zefiro venas de l’ almarokiu iras tra la citadelokia milda dolĉa la odoro!
Comments
Loading comments…