La sonoriloj

En las orillas del Sar

Mi amas ilin, mi aŭdas ilin,Kiel mi aŭdas la murmuron de l’ vento,La murmuron de l’ fontoAŭ la beon de l’ ŝafido.

Kiel la birdoj, ili,Tuj kiam eklumas en la ĉieloLa unua radio de l’ mateniĝo,Salutas ĝin per iliaj eĥoj.

Kaj en siaj notoj, kiuj disvastiĝadasTra la ebenaĵoj kaj montetoj,Estas io simplanimeca,Paca kaj alloga.

Se ili por ĉiam silentiĝus,Kia malĝojo en la aero kaj ĉielo!Kia silento en la preĝejoj!Kia miro inter la mortintoj!

Comments

Loading comments…