La Sekreto de Amo
Translated from English by Clarence Bicknell
DE WILLIAM BLAKE.
Ne esprimu vian amon;Amo estas nedirebla;La venteto dolĉa spirasEn silento nevidebla.Mian amon mi esprimis;Ĉion el la koro diris;Ŝi, malvarma kaj tremanta,Kun timego tuj foriris.Baldaŭ post foriro ŝia,Vojaĝanto tien venis;Nevidebla kaj silenta,Per ekgem’ li ŝin forprenis.
El la angla tradukisClarence Bicknell,Bordighera, Italujo.
Comments
Loading comments…